Исполнитель: Inspiro
Песня: Nokto ploras
Добавил: Гость
Inspiro – Nokto ploras 0
Mi ne plendas al la sorto -- vi ne pensu.
Plendi pri feliĉ apenaŭ estas senco.
Kiel varme via bela voĉo sonas.
Kaj surstrate ploras nokto -- nokto ploras.
Morgaŭ sidos vi en trajno, sed hodiaŭ...
Ĉirkaŭprenu min pli forte por adiaŭ.
En okuloj viaj bluaj mi ja dronas.
Kaj surstrate ploras nokto --nokto ploras.
Restas preskaŭ jam nenio ĝis mateno.
Kaj l'aŭroro ŝiros inter ni fadenon.
Nian solan nokton ĉiam mi memoros.
En fenestron batas pluvo -- nokto ploras .